La monta turisma gastejo ĉe Hala Krupowa, kiu troviĝas en la suda parto de Pollando — en Beskid Żywiecki, inter Jordanów,
Zubrzyca kaj Zawoja — ĉirkaŭ 10 km nordoriente de Babia
Góra (la plej alta montsupro en Beskid Żywiecki). La preciza loko de
nia gastejo estas prezentita sur la mapo (rigardu malalten).
La gastejo ĉe Hala Krupowa funkcias tutjare. Al la dispono de niaj gastoj ni havas 38 lokoj en du-, kvar-, kaj multpersonaj ĉambroj. Ĉiuj ĉambroj estas agrablaj kaj ili kostas alloge. Manĝaĵo ĉe nia gastejo estas bongusta kaj malmulte kosta. Ni invitas egale organizajn grupojn kaj individuajn turistojn.
La ĉirkaŭaĵo de nia gastejo estas belega. Perfekta por montara turismo, ideala por montbiciklado, interesa por ekologoj kaj
fotografoj, bonega por skikurado. La pejzaĝo estas fascina kaj la turismaj trakoj — belaj, nekutimaj eĉ samtempe facilaj. Multaj signitaj vojsulkoj gvidas al la turisma gastejo ĉe Hala Krupowa.
Ni esperas renkonti Vin ne nur en ttt-reto.
Proprietuloj de la monta turisma gastejo ĉe Hala Krupowa -
Maria kaj Eugeniusz Ogrodowicz
Traduko: Mariusz Sobolewski

La gastejo ĉe Hala Krupowa en vintro; fot. Anna Maria Sitarz
Reiro al la ĉefa paĝo